x

Aktiviĝu

Bonvenon! LibreOffice-on kreis amikema komunumo, konsistanta el centoj da kontribuantoj ĉirkaŭ la mondo. Ĝi estas libera kaj malfermitkoda programo, tiel ke iu ajn povas studi ĝian funkciadon kaj aldoni plibonigojn. Kunlaboru kun ni kaj helpu nin fari ĝin eĉ pli bona!

Antaŭ ol komenci kontribui, oni rekomendas plani intervjuon kun la mentoro de TDF Ilmari Lauhakangas.

Ĉu jam kontribuanto? Aliĝu al TDF!

Notu ke membroj povus sendi peton de subvencio por financi sian projekton.

Tasketoj

Ĉu vi havas liberan dekon aŭ dudekon da minutoj kaj volas helpeti nin? Rigardu ĉi tiujn rapidajn taskojn:

Ĉu vi ankoraŭ ne certas? Respondu al kelkaj demandoj por ekscii kion vi povas fari por LibreOffice.

Per alklakado de la suba butono vi konsentas vidi enhavon de retpaĝo de tria partio (YouTube) kaj ke viaj personaj datumoj transmetiĝos kaj traktiĝos kiel indikite en la politiko de privateco de YouTube.

Skipoj

Programado

Programado – Novaj funkcioj – Cimriparoj

  • Alklaku ĉi tie por ekhavi la kodon, paroli kun la programistoj, kaj komenci labori pri Easy Hacks

Dokumentado

Gvidlibroj – Enreta helpo – Oftaj demandoj

Infrastrukturo

Servoj – Iloj – Aparataro

La infrastrukturon de LibreOffice – ekzemple la retejon – uzas milionoj da homoj ĉiujare. Aliĝu al nia komunumo kaj spertiĝu pri grandskala infrastrukturo!

Aspektigo

Uzantinterfaco – Spertoj de uzantoj – Markoj

Tradukado

Pli ol 100 lingvoj – kaj pliaj venos

  • Alklaku ĉi tie por lerni pri niaj iloj kaj komunumoj por denaskaj lingvoj

Garantio pri kvalito

Cimriparado – Selektado – Dudusekcado

  1. Registriĝu ĉe nia Bugzilla, nia cimspuradilo.
  2. Instalu la plej lastan version de LibreOffice
  3. Komencu konfirmiretesti cimraportojn
  4. Aliĝu al #libreoffice-qa ĉe Libera Chat se vi bezonas helpon

Merkatado

Varbado – Ĉeestado de eventoj – Kreado de materialoj

  1. Aliĝu al nia dissendolisto (sendu malplenan mesaĝon kaj sekvu la instrukciojn)
  2. Prezentu vin (kie vi loĝas kaj kiel vi ŝatus helpi)
  3. Skipano donos al vi kelkajn ideojn por prilabori