x

Aplikaĵaj vendejoj

Vi povas senpage elŝuti LibreOffice rekte el nia retejo, por Vindozo, macOS kaj Linukso, kaj mem instali ĝin. Tamen, se vi preferas akiri ĝin tra la Microsoft Store aŭ tra la Mac App Store, vi povas fari tion ĉi tie:

Ĉi tiuj versioj estas liberaj programoj sed estas eta kotizo por kompensi la penon enmeti programaron en la aplikaĵaj vendejoj, kaj por helpi evoluigi la programon (kaj konstrui niajn komunumojn).

Konstruaj versioj

Eldonkandidatoj

Ĉi tiuj estas antaŭ-eldonaj versioj kaj oni ne rekomendas ilin por produkta medio. Ĉu interesas vin helpi? Bonvolu legi la eldonajn notojn kaj viziti nian paĝon pri testado.

Vi eble ŝatus uzi paralelan instaladon por eviti tion, kaj daŭre povi testi ĉi tiun version kaj labori per ĝi.

Aliri al la servilo de antaŭ-eldonaj versioj kaj tie elekti vian deziratan version.

Ĉiunoktaj kunmetaĵoj

La ĉiunoktaj kunmetaĵoj estas malsimplaj konstruaj versioj de LibreOffice kiuj estas uzeblaj kiel regulaj konstruaj konservaj kopioj por testado. Ĉi tiuj havas neniun garantion.

Aliru la servilon de ĉiunoktaj kunmetaĵoj ĉi tie.

Praktika listo de kunmetaĵoj el master.

Fontkodo kaj SDK

La tuta fontkodo troviĝas en git. Rulu

git clone https://git.libreoffice.org/core

por kloni ĝin (foliumi).

Pli da instrukcioj en la programista sekcio de nia vikio. Kontrolu niajn permesilojn.

Elŝuti la SDK en arkiva formato

LibreOffice_26.2.2_Linux_x86-64_rpm_sdk.tar.gz

(Torento, ĉiuj ligiloj al spegulaj retejoj)

Elŝuti la fontkodon en arkiva formato

libreoffice-26.2.2.2.tar.xz

(Torento, ĉiuj ligiloj al spegulaj retejoj)

libreoffice-dictionaries-26.2.2.2.tar.xz

(Torento, ĉiuj ligiloj al spegulaj retejoj)

libreoffice-help-26.2.2.2.tar.xz

(Torento, ĉiuj ligiloj al spegulaj retejoj)

libreoffice-translations-26.2.2.2.tar.xz

(Torento, ĉiuj ligiloj al spegulaj retejoj)

Malnovaj versioj

Pli malnovaj versioj de LibreOffice (ne plu ĝisdatigitaj!) haveblas en la arkivo.

LibreOffice Impress Remote

La aplikaĵo Prezentilo-Teleregilo ebligas al vi interagi kun via prezentaĵo ekde via poŝtelefono aŭ aphorloĝo. La aplikaĵo haveblas por Android, iOS kaj la aphorloĝo Pebble.

Por pli da informo pri ĉi tiu aplikaĵo, vizitu la vikian paĝon.

LibreOffice por Android kaj iOS

The Document Foundation proponas aplikaĵon de vidigo por dokumentoj de LibreOffice, kun eksperimenta subteno por redaktado, por Androjdaj aparatoj:

Por redakti dokumentojn, estas produkto bazita sur LibreOffice en la aplikaĵaj vendejoj kreita de Collabora, kiu estas unu el niaj atestitaj programistoj kaj membro de la ekosistemo:

LibreOffice Portable

LibreOffice Portable estas funkciplena portebla versio de LibreOffice por Vindozo – inkluzivanta dokumentoredaktilon, kalkultabelon, prezentilon, desegnilon kaj datumbazon – enpakita kiel portebla aplikaĵo, por ke oni povu kunporti siajn dokumentojn kaj ĉion kion oni bezonas por prilabori ilin kien ajn oni iras. Ĝi estas enpakita en la formato PortableApps.com por ke ĝi povu funkcii kun la platformo PortableApps.com kaj ĝia aŭtomata ĝisdatigilo kaj aplikaĵa vendejo, funkcii kun aliaj porteblaj aplikaĵoj, aŭ funkcii sole elde USB, la nubo aŭ loka disko. Kaj ĝi estas malfermitkoda kaj tute senpaga.

La elŝuto Ĉiuj Lingvoj (MultilingualAll) inkluzivas ĉiujn lingvojn subtenatajn de LibreOffice

LibreOffice estas enpakita por portebla uzo de PortableApps.com kun permeso kaj helpo de The Document Foundation. Por pli da informo kaj subteno bonvolu viziti ĉi tiun paĝon (por la plej lasta LibreOffice Portable) kaj ĉi tiun paĝon (por la antaŭa versio de LibreOffice Portable).

LibreOffice tra Chocolatey

Elŝuti LibreOffice de Chocolatey.

LibreOffice en la formato Flatpak

Flatpak estas maniero distribui ekzaktajn kopiojn de Linuksaj aplikaĵoj kiuj ruliĝas ĉe larĝa gamo de distribuaĵoj, kaj tie ruliĝi per sekura maniero.

Flatpak-aj kunmetaĵoj de la plej lasta LibreOffice haveblas ĉe Flathub (rekta ligilo al la elŝuto org.libreoffice.LibreOffice.flatpakref).

Kelkaj notindaj aferoj:

LibreOffice kiel Snap

Snap-oj estas rapide instaleblaj, facile kreeblaj, sekure ruleblaj, kaj ili aŭtomate kaj transakcie ĝisdatiĝas por ke la aplikaĵo ĉiam estu freŝa kaj neniam rompita. Ili celas funkcii ĉe iu ajn distribuaĵo aŭ aparato, de aparatoj de IoT ĝis serviloj kaj labortablaj kaj porteblaj aparatoj.

Instali LibreOffice el la vendejo

Aktualaj versioj de LibreOffice estas haveblaj en la vendejo Snap kiel 64-bitaj versioj.

Vi povas instali la snap de LibreOffice per vizito al:

https://snapcraft.io/libreoffice

Aŭ instali per la komanda linio:

sudo snap install libreoffice

Se mankas la komando snap vi eble devas unue instali snapd.

Ruli la version de LibreOffice kiun oni instalis kiel snap-on

Post la instalo, la version de LibreOffice instalitan per Snap oni povas trovi per la menuo Application.

Alternative, oni povas ruli ĝin per la komando:

/snap/bin/libreoffice

Se oni preterlasas la plenan vojprefikson, verŝajne startos la versio de LibreOffice instalita de la distribuaĵo, se tio ekzistas.

Pliaj detaloj pri Snap kaj la snap-a pakaĵo de LibreOffice

Pliaj detaloj pri snap kaj la snap-a pakaĵo de LibreOffice troveblas en la hejmpaĝo de Snap kaj en la ligita blogaĵo.

Notu ke cimojn kiuj aperas nur en la snap-a versio oni devus raporti ĉe Launchpad de Ubuntu.

LibreOffice kiel AppImage

AppImage estas portebla aplikaĵa formato por Linukso kiu ebligas al uzantoj tre facile ruli aplikaĵojn ĉe evoluantaj (ekz. Arch, openSUSE Tumbleweed) kaj stabilaj (ekz. Ubuntu LTS, Red Hat Enterprise Linux) distribuaĵoj de Linukso, sen la bezono instali aŭ prizorgi dependaĵojn. AppImage-oj enpakas ĉiujn necesajn dosierojn bezonatajn por la rulado de la aplikaĵo (ekz. bibliotekoj, tradukoj, bildsimboloj, tiparoj) kiuj eble ne jam ĉeestas en la sistemo de la uzanto.

La AppImage de LibreOffice estas portebla versio de LibeOffice por Linukso kiun oni povas ruli elde iu ajn loko (ekz. loka disko, USB, KD, komuna dosierujo en reto) kaj ĉe ĉiuj popularaj Linuksaj distribuaĵoj, inkluzive iliajn aŭtonomajn KD-ojn. La AppImage de LibreOffice estas disponebla en tri versioj – Basic, Standard aŭ Full – kiuj subtenas malsamajn arojn de lingvoj.

La versio Basic inkluzivas subtenon por la defaŭlta lingvo, la angla (Usono).

Elŝuti la plej lastan version de Basic

Elŝuti la antaŭan version de Basic

La versio Standard inkluzivas subtenon por la angla (usona kaj brita), la araba, la ĉina (simpligita kaj tradicia), la franca, la germana, la itala, la japana, la korea, la portugala (brazila kaj portugaluja), la rusa kaj la hispana.

Elŝuti la plej lastan version de Standard

Elŝuti la antaŭan version de Standard

La versio Full inkluzivas ĉiujn lingvojn kiujn LibreOffice subtenas.

Elŝuti la plej lastan version de Full

Elŝuti la antaŭan version de Full

Pli da elŝutoj

Pliajn AppImage-ojn de LibreOffice oni povas trovi per foliumado de la deponejo de AppImage-oj de LibreOffice.

Ruli la AppImage pere de la grafika interfaco

Rigardi filmetan instruilon.

Ruli la AppImage per la terminalo

  1. Malfermu vian terminalan aplikaĵon, se ĝi ne jam estas malfermita
  2. Foliumu ĝis la loko de la AppImage
  3. Faru la AppImage plenumebla
    $ chmod a+x LibreOffice\*.AppImage
  1. Rulu ĝin
    $ ./LibreOffice\*.AppImage

Notoj

LibreOffice Online

Ekrankapto de Verkilo de LibreOffice OnlineEkrankapto de Tabelilo de LibreOffice Online

Kio estas tio?

LibreOffice Online estas servila servo kiun oni konstruis baze de la ĉefa projektokodo de LibreOffice. Ĝi ebligas vidigon kaj kunlaboran vidan redaktadon de gamo de tipoj de dokumentoj ene de retumilo. Ĝi ne inkluzivas iun ajn formon de dosiersistemo. Por ke ĝi estu plene funkcipova, oni devas integri ĝin kun dosieraliro kaj provizanto de aŭtentokontrolo de subtavola stako de programoj.

Por ĉio krom leĝera uzo, ankaŭ necesas disponigi ĝin diligente konsiderante ŝarĝodistribuadon kaj aliajn koncernojn pri grandskaliĝo. Tial, oni povas konsideri LibreOffice Online ebligema teknologio por la publika nubo de retprovizantoj aŭ por la privata nubo de entreprenoj kaj grandaj organizaĵoj, kiam oni integrigas ĝin – ekzemple – kun entreprena dosiera komunigilo aŭ ilo de grupoprogramaro.

Kial ne proponi gastigan servon?

The Document Foundation ne intencas disvolvi kaj financi nuban produkton similan al ekzistantaj produktoj de Google kaj Microsoft, ĉar tio bezonus elekton kaj integrigon de la aliaj teknologioj bezonataj por disponigo – dosiera komunigilo, aŭtentokontrolo, ŝarĝodistribuado kaj tiel plu – kiuj por la labortabla LibreOffice estas parto de la operaciumo instalita de la uzanto. Ĉi tio estus signifa grandigo de amplekso kaj ne estus konforma al la originala misio de la projekto. Tial la taskon oni lasas al grandaj disponigistoj, retprovizantoj kaj provizantoj de malfermitkodaj nubaj produktoj, kaj pluraj opcioj jam haveblas en la merkato. TDF bonvenigus provizon de publika propono de LibreOffice Online fare de alia bonfara organizaĵo.

Kial ĉi tio ne estas subtenata?

TDF ne proponas subtenon al uzantoj por iu ajn el la projektoj kiujn ĝi gastigas. Kunlabora memhelpo fare de la uzantoj estas disponebla ĉe ask.libreoffice.org.

Pro tio, ke LibreOffice Online bezonas integrigon kun multaj aliaj teknologioj por ebligi disponigon, The Document Foundation ne prizorgos duumajn dosierojn por entreprena uzo. Eĉ se estus fareble antaŭselekti ĉiujn elementojn de la disponiga stako, havigi entreprenajn produktajn duumajn dosierojn kreus atendojn kiujn ne povus plenumi subteno fare de nur volontuloj.

Tamen, ja disponeblas kunmetaĵoj de la plej lasta kodo kiuj taŭgas por hejmaj uzantoj kaj por kontribui al la disvolvo – kiun oni instigas. TDF preferus eviti situaciojn en kiuj netaŭga versio estus disponigita je granda skalo. Tiel, kiam oni uzas ĝin en situacio kiu verŝajne implicas entreprenon – ekz. pli ol 10 samtempaj dokumentoj kaj/aŭ pli ol 20 konektoj – LibreOffice Online montros emfazan averton pri “nesubteno” kaj ligilon al ĉi tiu paĝo, dum ĝi tamen daŭre funkcios.

Ekrankapto de averto pri nesubtenata versio de LibreOffice Online

Ni instigas aliajn homojn kiuj havebligas nesubtenatajn duumajn dosierojn derivitajn de LibreOffice sekvi ĉi tiun ŝablonon.

Kiel mi povas ricevi subtenon kaj helpi financi la evoluigon?

The Document Foundation sugestas ke ĉiuj grandskalaj disponigantoj de LibreOffice uzu atestitajn programistojn ĉu rekte ĉu tra komerca provizanto kiu dungas ilin. Tio aparte gravas por LibreOffice Online, kie onia entrepreno ludas gravan rolon en la financado de la konstruado de la programaro.

Bonvolu ne provi publikan aŭ entreprenan disponigon de LibreOffice Online sen profesia helpo. Kiel oni klarigis supre, ĝi ne celas rektan produktan disponigon.

Ĉu mi rajtas uzi ĉi tion senpage?

Certe, LibreOffice Online estas senpaga malfermitkoda programo, oni povas simple elŝuti kaj uzi ĝin, inspekti, studi, kundividi kaj modifi ĝin, kaj kontribui al la projekto. Atentu nur ke la versio kiun vi elŝutis celas nur personan kaj/aŭ programistan uzojn. Tial montriĝas atentigo pri nesubteneco kiam oni superas 10 samtempajn dokumentojn kaj 20 konektojn.

Kiel mi povas kompili version sen tiu averto?

LibreOffice estas malfermitkoda kaj libera programo kaj vi rajtas fari ĉiujn ajn ŝanĝojn kiujn vi volas al la fontkodo. Ĉiu versio de LibreOffice Online havas paĝon de Helpo/Priskribo kun la Git-a haketa kodo de la fontkodo el kiu oni kunmetis ĝin kaj ligilon por kloni tiun fontkodon. Bonvolu konscii pri tio, ke se oni forigas tiajn subtenajn deklarojn el la fontkodo oni eble devos ŝanĝi la nomon de la projekto, aparte se oni intencas havebligi ĝin ekster sia organizaĵo – kontrolu niajn gvidliniojn pri varmarkoj. Tio ankaŭ helpas klare indiki ke oni engaĝiĝas pri subteno de la versio kiun oni kreis.

Ekhavi ĝin

Kvankam TDF havebligas nur fontkodajn eldonojn, ekzistas duumaj dosieroj haveblaj el multaj aliaj fontoj inkluzive de:

TDF havebligas fontkodajn eldonojn de LibreOffice Online.