x

Helpo de la komunumo

Demandoj, respondoj, dokumentado, diskutoj kaj pli.

Komunuma LibreOffice ne inkluzivas teknikan subtenon de The Document Foundation, la neprofitcela organizaĵo malantaŭ la programo. Entreprenoj, organizaĵoj kaj uzantoj kiuj bezonas kontraktojn de engaĝita subteno devus viziti nian paĝon pri profesia subteno. Tamen, ankaŭ estas kelkaj rimedoj por ricevi helpon de aliaj uzantoj de LibreOffice…

Ask.LibreOffice

Vizitu Ask.LibreOffice se vi havas demandon pri LibreOffice. Ricevu respondon tie en pluraj diversaj lingvoj! Vi povas ankaŭ aliĝi al la uzanta helpokanalo de IRC por tuja babilado.

Dokumentado

Legu dokumentojn kaj gvidlibrojn enretajn, elŝutu ilin aŭ mendi printitan ekzempleron.

Enreta helpo pri LibreOffice

Foliumu la enretan helpon de LibreOffice: elektu inter helpo de Verkilo, helpo de Tabelilo, helpo de Prezentilo, aŭ aliaj temoj rilataj al LibreOffice. Ĉi tiujn paĝojn oni povas aliri ankaŭ ene de la programo per la butono F1 aŭ per la butonoj “Helpo”.

La Vikio

Multe da informo troveblas en la vikio, inkluzive kolekton de oftaj demandoj kaj detalajn dokumentojn pri la funkcioj de Tabelilo.

Dissendolistoj

Ni havas multe da tutmondaj kaj regionaj dissendolistoj, por anoncoj, diskutoj, aspektigo kaj aliaj temoj.

Raporti cimon aŭ registri peton de plibonigo

Ĉu vi havas specifan problemon, kiel programan paneon aŭ malrapidan konduton en la plej lasta versio? Helpu nin per raporto. Ĉu vi elpensis novan funkcion kiu farus LibreOffice eĉ pli bona ol ĝi nun estas? Raportu cimojn kaj petojn de plibonigo al niaj programistoj.

Problemojn kiuj koncernas retejojn kaj retejajn servojn oni povas raporti ĉe Redmine.

LibreOffice estas komunumo – aliĝu al ni!

Ĉu vi iam scivolis pri tio, kio okazas kiam oni raportas cimon? Ĉu vi volas lerni novajn lertojn, ekzemple kiel spuri la ekzaktan enmeton kiu rompis vian preferatan funkcion? La skipo de garantio pri kvalito (QA) ĉiam serĉas novajn volontulojn por aliĝi al niaj rangoj. Trovu nin en la IRC-a kanalo de QA. Rigardu ankaŭ la dissendoliston de QA kaj la vikion. Neniu sperto necesas!

Ĉu vi volas plibonigi la dokumentadon? Aliĝu al la skipo de dokumentado!

Se vi estas kodisto kaj volas aktiviĝi pri programado, aliĝu al la kanalo #libreoffice-dev.