Oftaj Demandoj
Noto: Ĉi tiu paĝo estas por ĝeneralaj demandoj pri elŝutado de LibreOffice, ĝia permesilo, kaj kiel la projekto funkcias. Por teknika helpo pri la programo mem, bonvolu rigardi niajn Oftajn Demandojn ĉe la vikio, kaj ankaŭ nian retejon Ask LibreOffice.
Mi donacis, sed mi ankoraŭ ni povas elŝuti LibreOffice – de kie mi povas ekhavi ĝin?
Unue, dankon pro via donaco! Ni vere aprezas ĝin. Donacoj estas pure nedevigaj, kaj oni povas ĉiuokaze senpage elŝuti LibreOffice. El la paĝo de elŝutoj, post alklako de la butono “Elŝuti”, vi vidos ligilon ĉe la sekva paĝo, super la mesaĝo pri donacoj, ĉi tiel:
Simple alklaku la ligilon por komenci elŝuti LibreOffice. Se vi ankoraŭ havas problemojn, bonvolu kontroli ĉu via retumilo, operaciumo aŭ sekurprogramaro malhelpas la elŝuton okazi. Vi povas ankaŭ kontakti download@libreoffice.org kun la versio de via operaciumo, kaj ni sendos al vi rektan ligilon.
Kial LibreOffice estas senpaga? Ĉu estas ia ruzo?
LibreOffice estas libera kaj malfermitkoda programo, kiun programas tutmonda komunumo. Vi povas uzi, kunhavigi kaj modifi la programon laŭ la permesilo Mozilla Public License 2.0. LibreOffice estas senpaga ĉar la komunumo ĉirkaŭ ĝi zorgas pri malfermitaj normoj kaj rekunigo de ciferecaj dividoj – kreante mondon en kiu ĉiu povas aliri potencajn malfermitkodajn ilojn.
Ĉu mi rajtas uzi LibreOffice en mia entrepreno?
Jes – ĉu temas pri unu komputilo en via hejmo ĉu pri 10,000+ komputiloj en entrepreno, vi povas uzi LibreOffice sen elspezi ion ajn por la permesilo. Por pli grandaj disponigoj, ni forte rekomendas konsideri eblojn de profesia subteno, kiujn proponas programistoj de LibreOffice, ekspertizistoj kaj profesiaj trejnistoj.
Kial LibreOffice ne inkluzivas retmesaĝilon?
Ĝuste nun, estas neniu plano prilabori retmesaĝilon ene de LibreOffice, ĉar jam ekzistas bonegaj liberaj kaj malfermitkodaj retmesaĝiloj. Ni preferas fokusiĝi pri LibreOffice, nia kerna produkto, kaj klopodi plibonigi la integrigon kun ekzistantaj programoj.
Ĉi vi aldonos iun funkcion?
Ĉar LibreOffice estas malfermitkoda kaj programas ĝin komunumo, t.e. programistoj kiuj mem elektas kiujn funkciojn ili volas aldoni laŭ siaj propraj bezonoj (aŭ laŭ la bezonoj de klientoj). Se vi vere volas vidi novan funkcion, konsideru financadon de atestitaj programistoj por realigi tiun funkcion. Alternative, se vi havas teknikan scipovon, vi povas mem aktiviĝi kaj prilabori novajn funkciojn kune kun la cetero de la komunumo. Ni aprezas kaj antaŭĝuas vian helpon!
Kiel mi povas raporti problemon pri LibreOffice?
Se vi malkovris cimon en LibreOffice, kaj vi volas raporti ĝin al nia komunumo de garantio pri kvalito (QA), bonvolu rigardi la cimspuradilon. Dum vi aldonas raporton, bonvolu kontroli ĉu ĝi tuŝas la plej lastan version de la programo, kaj se jes, bonvolu aldoni multajn detalojn en la raporto – version de operaciumo, ekzaktajn ŝtupojn por reprodukti la problemon, kaj ekrankopiojn se necesas. Dankon!
Mi vidis vendatan LibreOffice en vendejo aŭ ce la interreto – ĉu ĝi estas de vi?
Verŝajne ne. LibreOffice estas libera kaj malfermitkoda programo kaj povas redistribui ĝin aliaj homoj respektante la permesilon. Sed se vi volas la oficialan version de The Document Foundation, vi devus ĉiam elŝuti ĝin de nia retejo. Notu, ke kelkaj el niaj atestitaj programistoj havebligas siajn proprajn versiojn de LibreOffice kun opcioj de longdaŭra subteno.