x

LibreOffice en entreprenoj

LibreOffice de The Document Foundation estas bonega por hejmaj uzantoj kaj malgrandaj entrprenoj. TDF ne provizas ilin per teknika subteno de la programo; uzantoj povas ekhavi helpon de aliaj uzantoj ĉe niaj dissendolistoj kaj Ask LibreOffice.

LibreOffice ankaŭ estas bona por lernejoj, edukaj kaj esploraj institutoj, kaj por grandaj organizaĵoj; en tiuj okazoj, ni forte rekomendas uzi entreprenajn versiojn el unu el niaj ekosistemaj partneroj. Tiel, vi povas havi longdaŭrajn akordojn de subteno de nivelo de servo (SLA), tajloritan helpon, teknikan subtenon, kaj novajn personajn funkciojn. Plie, la laboro kiun faras ekosistemaj partneroj refluas en la projekten de LibreOffice, tiel ke ĝi utilas ankaŭ al la pli granda komunumo de uzantoj de LibreOffice.

Entreprena LibreOffice ne indikas nur unu produkton, sed familion de produktoj bazitaj sur LibreOffice kun la aldonaj avantaĝoj supre menciitaj.

Migrado kaj trejnado

The Document Foundation, la neprofitcela organizaĵo malantaŭ LibreOffice, proponas vastan programon de atestado. Atestitaj profesiuloj povas plialtigi valoron per profesiaj servoj por kreskigi la ekosistemon de LibreOffice, kaj havi kiel celon la pligrandigon de la atingeblo de la komunumo al la entreprena mondo, per proponoj al direktoroj de informatikaj sistemoj kaj informatikestroj de rekono kongrua kun komercaj proponoj. Simile, la atestitaj ekspertizistoj pri migrado de LibreOffice estas individuoj kiuj pruvis sian kapablon pri planado kaj estradon de disponigo de LibreOffice ĉu en publika administraĵo ĉu en entrepreno. Ili povas efektivigi la protokolon de migrado provizita de The Document Foundation (aŭ similan procezon de migrado).

LibreOffice – la ĝusta elekto por via entrepreno

Kun siaj matura programkodo, riĉa funkciaro, forta subteno por malfermitaj normoj, bonega kongruo kaj opcioj de longdaŭra subteno de atestitaj partneroj, la versioj Entreprena LibreOffice de la programaro estas idealaj por entreprenoj kiuj volas rehavi kontrolon de siaj datumoj kaj liberigi sin de la enŝlosado fare de vendistoj.